Mařeničky
Mařeničky | |
vilaĝo | |
La norda parto de municipo
| |
Oficiala nomo: Mařeničky | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Mařenice |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | PPR Luzacia montaro |
Montaro | Zakupa montetaro |
Domoj | 29 2011 |
Situo | Mařeničky |
- koordinatoj | 50° 47′ 50″ N 14° 40′ 15″ O / 50.79722 °N, 14.67083 °O (mapo) |
Katastro | 2,27 km² (227 ha) Mařeničky |
Loĝantaro | 36 (2021) |
Denseco | 15,86 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 471 56 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Mařeničky | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Mařeničky estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Mařenice. Ĝi troviĝas proksimume 1 km sudokcidente de Mařenice. Estas ĉi tie registritaj 29 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 36 loĝantoj.
Mařeničky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,27 km².
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 459 |
1880 | 455 |
1890 | 380 |
1900 | 322 |
1910 | 307 |
1921 | 246 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 212 |
1950 | 66 |
1961 | 44 |
1970 | 56 |
1980 | 30 |
1991 | 22 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 24 |
2011 | 30 |
2021 | 36 |
Naturo
La vilaĝo estas envicigita en pejzaĝon de cismontaro de Luzacia montaro. Sur ties orienta rando estas protektita areo Torfejo Mařeničky.
Akvaro
Tra la municipo trafluas de la nordo al la sudo rojo, pli poste rivereto Svitávka. Dum inundo en la jaro 2010 ĉi tie deŝiris unu el la pontoj sur ŝoseo de municipo Kunratice u Cvikova. La ŝtato el siaj rezervoj konstruis provizoran metalan ponton.
Turismo
De la oriento la vilaĝon tranĉas flave markita turisma marko el Jablonné v Podještědí, kiu finiĝas okcidente en proksima vilaĝo Trávník. Tra nordosuda direkto kondukas tra la vilaĝo ŝoseo el Kunratice en la sudo ĝis Mařenice en la nordo.
Pluaj fotoj
-
Domo en Mařeničky
-
Historia ponteto trans rivereto Svitávka
-
La okcidenta parto de la vilaĝo
-
La ponto el la ŝtataj rezervoj
|