Magneta kampintenso

La magneta kampintenso (formulsigno H) estas vektora grando, kiu karakterizas la fortefikon kaj la direkton en ĉiu punkto de magneta kampo. En vakuo ĝi egalas al la kvociento de magneta fluksdenso per la induktokonstanto. [1] :

La mezurunuo de la magneta kampintenso en SI-sistemo estas ampero je metro:

Laŭ la leĝo de Ampere la kurba integralo de la magneta kampintenso laŭlonge de la fermita kurbo C egalas al la tuta elektra kurento, kiu trafluas la areon enfermitan de la kurbo.

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002