Magneta stelo

Artista desegno de magneta stelo, kun magnetaj kampaj linioj

Magneta stelo (ankaŭ nomata magnetaro laŭ la modelo de pulsaro kaj kvazaro) estas neŭtrona stelo havanta fortegan magnetan kampon kiu elsendas energiegajn elektromagnetajn ondojn, kiel ikso-radiojngama-radiadojn. Robert Duncan kaj Christopher Thompson hipotezis ties ekziston en 1992. En la sekvanta jardeko, tiaj objektoj estis rigardataj kiel klarigon de "molaj" gamo-radiaj ekbriloj kaj nenormalaj ikso-radiaj pulsaroj.

Robert Duncan kaj Christopher Thompson kalkulis, ke, kiam supernovao iĝas neŭtrona stelo, ĝia magneta kampo (kiu normale estas 108 tesloj[1] povas kreski ĝis 1011 tesloj. Tia stelo estas tiam dirata magneta stelo.

Foje okazas rompoj (tiel nomataj steltremoj) en la ekstera krusto de la neŭtrona stelo, estiganta vibrojn je tre alta frekvenco, kiuj generas blovadojn da ikso- kaj gama-radiadoj.

Konataj magnetaj steloj

  • SGR 1806-20, je 500 000 lumjaroj de Tero en konstelacioSagitario.
  • SGR 1900 +14 je 20 000 lumjaroj de Tero en konstelacio Aglo
  • CXO J164710.2-455216 je 17 000 lumjaroj de Tero en la stelamaso de Westerlund 1, en konstelacio Altaro
  • SGR 0501 4516 je 15 000 lumjaroj de Tero[2]

Notoj kaj referencoj

  1. Malgrandaj magnetoj troveblaj en vendejoj naskas magnetan kampon de averaĝe 1 teslo
  2. Ega ekblovo el magneta stelo

Eksteraj ligiloj