La malajlingva aŭ pli simple malaja Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la malaja lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia Bahasa Melayu en latina alfabeto respektive ويکيڤيديا بهاس ملايو en javia skribo. La projekto fondiĝis en oktobro 2002 kaj atingis 100 000 artikolojn en januaro 2011. La 10-an de januaro 2025 ĝi enhavas 399 910 artikolojn.