Moŭgli
Moŭgli | |
---|---|
fikcia homo • literatura rolulo • aventurfilma rolulo • fikciulo en televida serio • movbilda persono | |
Kreita de | Rudyard Kipling |
Verko | The Jungle Book The Jungle Book La libroj de ĝangaloj Mowgli: Legend of the Jungle Adventures of Mowgli Mowgli. Kidnapping Mowgli. The Battle Mowgli. Return to the People Mowgli. Raksha |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Infant Mowgli’s Father |
Malamikoj | Ŝir Ĥan |
Moŭgli, Mogli aŭ Maŭgli (vidu la diskutpaĝon), originale anglalingve Mowgli, estas la nomo de la ĉefrolulo de la romano La libroj de ĝangaloj verkita de Rudyard Kipling.
Moŭgli estas barata infano, ŝtelita de la tigro Ŝir Ĥan, je tre frua aĝo. Sciinte tion, li estis adoptita de la lupoj de la ĝangalo en la ĉirkaŭaĵo de la barata urbo Seoni, kontraŭ ĵus mortinta bovo, pagita de la nigra pantero Bagira. Krom tio, li ricevis la protekton kaj edukon de la urso Balu'. Kreskante kiel sovaĝinfano, Moŭgli alfrontas multajn danĝerojn, sed ĉiam helpata de Bagira, Balu', la serpento Kaa, Frato Gris kaj Akela. Inter tiuj danĝeroj estis la konfronto al Ŝir Ĥan kaj mortigi ĝin, venki ĉ. 200 kvonojn kaj defii danĝeran hindian kobron.
Hazarde li konas siajn gepatrojn, Messua kaj ties edzo, riĉuloj el barata vilaĝo de Brita Hindio, al kiuj li plurfoje savis la vivon.