Modernstilaj domoj de Berlino
Modernstilaj domoj de Berlino | ||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
konstruaĵaro, protektita monumento [+] | ||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 52° 26′ 54″ N, 13° 27′ 0″ O (mapo)52.44833313.45Koordinatoj: 52° 26′ 54″ N, 13° 27′ 0″ O (mapo) | |||||||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 0,88 km² (88 ha) [+] | |||||||||||||||||||||||||
Areo | 0,88 km² (88 ha) [+] | |||||||||||||||||||||||||
Modernstilaj domoj de Berlino | ||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Berlin Modernism Housing Estates [+] | ||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||
La Modernstilaj domoj de Berlino konsistas el ses subvenciitaj loĝejaj kvartaloj (germane Siedlungen) kiuj atestas novigajn loĝig-politikojn de 1910 ĝis 1933, precipe dum la Vajmara Respubliko, kiam la ĉefurbo de Germanio, Berlino, estis progresema socie, science kaj kulture.
La trajtoj estas elstaraj ekzemploj de la konstruaĵa reformmovado kiu kontribuis al plibonigado de loĝado kaj vivkondiĉoj por homoj kun malaltaj salajroj pere de novaj aliroj al urboplanado, arkitekturo kaj ĝardendizajno.
La domoj ankaŭ disponigas esceptajn ekzemplojn de novaj urbaj kaj arkitekturaj tipologioj, havante freŝajn dizajnosolvojn, same kiel teknikajn kaj estetikajn inventojn. Bruno Taut, Martin Wagner kaj Walter Gropius estis inter la plej elstaraj arkitektoj de tiuj projektoj kiuj ekzercis konsiderindan influon sur la evoluon de loĝado ĉirkaŭ la mondo. Tiuj domoj estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 2008.
Tabelo de la konstruaĵoj
La modernstilaj domoj de Berlino estas la kuniĝo de la konstruaĵoj deklaritaj kiel Monda Heredaĵo fare de Unesko en 2008. Ĝi konsistas el la sekvaj monumentoj:
Kodo | Nomo | Distrikto | Konstrujaro | Dizajnisto | Arkitekto | Koordinatoj | Bildo |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1239-001 | Gartenstadt Falkenberg (Tuschkastensiedlung) |
Bohnsdorf (Treptow-Köpenick) |
1913 – 1916 | Bruno Taut | Bruno Taut Heinrich Tessenow |
52° 24′ 39″ N 13° 34′ 00″ O / 52.41083 °N, 13.56667 °O (mapo) | |
1239-002 | Siedlung Schillerpark | Wedding (Mitte) |
1924 – 1930 | Bruno Taut | Bruno Taut Max Taut (Wiederaufbau) Hans Hoffmann (Erweiterung) |
52° 33′ 34″ N 13° 20′ 56″ O / 52.55944 °N, 13.34889 °O (mapo) | |
1239-003 | Großiedlung Britz (Hufeisensiedlung) | Britz (Neukölln) |
1925 – 1930 | Bruno Taut | Bruno Taut Martin Wagner |
52° 26′ 54″ N 13° 27′ 00″ O / 52.44833 °N, 13.45000 °O (mapo) | |
1239-004 | Wohnstadt Carl Legien | Prenzlauer Berg (Pankow) |
1928 – 1930 | Bruno Taut | Bruno Taut Franz Hillinger |
52° 32′ 47″ N 13° 26′ 01″ O / 52.54639 °N, 13.43361 °O (mapo) | |
1239-005 | Weiße Stadt | Reinickendorf (Reinickendorf) |
1929 – 1931 | Otto Rudolf Salvisberg Martin Wagner (Gesamtleitung) |
Otto Rudolf Salvisberg Bruno Ahrends Wilhelm Büning |
52° 34′ 10″ N 13° 21′ 03″ O / 52.56944 °N, 13.35083 °O (mapo) | |
1239-006 | Großiedlung Siemensstadt (Ringsiedlung) | Charlottenburg (Charlottenburg-Wilmersdorf) |
1929 – 1934 | Hans Scharoun Martin Wagner (Gesamtleitung) |
Hans Scharoun Walter Gropius Otto Bartning Fred Forbat Hugo Häring Paul Rudolf Henning |
52° 32′ 22″ N 13° 16′ 39″ O / 52.53944 °N, 13.27750 °O (mapo) |