La urbo havas 25 687 loĝantojn (2018) kaj areon de 15.9 km². En ties municipa teritorio estas infrastrukturoj de granda gravo por la proksima grandurbo Barcelono, je nur 18 km de la urbocentro.
Ĝi estas sur la maldekstra borco de la rivero Llobregat, ĉe la aŭtoŝoseo A-7 el Valencio al La Jonquera kaj ĉe la ŝoseo N-II. Ties loko faras Molins de Rei strategian kaj dinamikan municipon, kun gravaj ekzemploj de komerca kaj industria entreprenemo.
Tradicie la ĉefa ekonomia aktiveco de la municipo estis agrikulturo. La instalo de diversaj fabrikoj en la municipo okazigis en la 1960-aj jaroj la alvenon de enmigrintoj devenaj de tre diversaj partoj de Hispanio. La pliigo de la loĝantaro okazigis siavice la perdon de kultiva grundo pro kio tiu tradicia agado restis limigita al duaranga loko.
Notoj
↑La nomo rilatas al muelejoj, kiuj jam estis dokumentitaj fine de la 12a jarcento.