Valencio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valencio (apartigilo) |
Valencio | |||
hispane Valencia, katalune València | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Valencia | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Valencilando | ||
Provinco | Provinco de Valencio | ||
Parto de | Costa del Azahar | ||
Najbaras kun | Mediteraneo | ||
Memorindaĵoj | Katedralo de Valencio, Turoj de Serranos, Toreejo de Valencio | ||
Muzeoj | Urbo de la artoj kaj sciencoj, Muzeo de Belartoj | ||
Rivero | Turia | ||
Situo | Valencio | ||
- alteco | 15 m s. m. | ||
- koordinatoj | 39° 28′ 30″ N 00° 22′ 36″ U / 39.47500 °N, 0.37667 °U (mapo) | ||
Areo | 134,65 km² (13 465 ha) | ||
Loĝantaro | 809 267 (2010) | ||
Denseco | 6 010,15 loĝ./km² | ||
Botanika ĝardeno | Botanika ĝardeno | ||
Fondo | 138 a.K. | ||
Urbestro | Joan Ribó i Canut | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 46000-46080 | ||
ISO 3166-2:ES | ES-V | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Varborso de la Silko | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1996 (#20) | ||
Numero | 782 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | i, iv | ||
Okazejo | Fallas festo | ||
Situo enkadre de Hispanio
| |||
Situo enkadre de Valencilando
| |||
Vikimedia Komunejo: Valencia | |||
Retpaĝo: www.valencia.es | |||
Valencio (hispane Valencia, katalune València) estas la tria plej granda urbo de Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la Valencia Regiono. Ĝi situas ĉe la rivero Túria. Antaŭe la rivero trairis la urbon, sed post pluraj inundoj oni apartigis ĝin, kaj oni konstruis diversajn parkojn en la antaŭa fluejo.
Ĝia loĝantaro estas de ĉirkaŭ 800.000 homoj; se oni konsideras la aglomeraĵon, la tuto estas preskaŭ 1.600.000.
Valencio estas konata pro la festo de Les Falles, kie oni bruligas monumentajn figurojn faritajn el ligno kaj papero, je la 19-a de marto.
Historio
Kun loĝantoj en la pratempo, la urbo tamen fariĝis grava post la araba konkero en 711.
Fine de la 11-a jarcento, ĝin rekonkeris la fama hispana eposheroo El Cid, kiu tie mortis en 1099, sed baldaŭ la araboj ĝin denove prenis. La lasta ŝanĝo de dominado okazis en 1238, post la batalo de Jakobo la 1-a de Aragono.
Dum la 15-a jarcento ĝi havis fortan disvolvon.
Valencio estis la ĉefurbo de la respublikana flanko dum granda parto de la Hispana Intercivitana Milito.
Vidindaĵoj
Servoj
- Katolika Universitato de Valencio Sankta Vincento Martiro
- Universitato de Valencio
- Universitato Politeknika de Valencio
Provinco
Valencio estas ĉefurbo de la samnoma provinco, kun ĉirkaŭ 2.300.000 loĝantoj. Ĉefaj urboj: Alzira, Sagunt, Burjassot, Cheste (Xest), Gandio, Cullera kaj Torrent.
Regiono (Komunumo aŭ Lando)
Valencio estas la nomo de aŭtonoma komunumo de Hispanio. Vidu artikolon Valencilando.
Sporto
En 1995 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Valencio.
Esperanto en Valencio
Valencio estis historie kaj plu estas unu el la centroj de la hispana Esperanto-movado. Tie havis sian sidejon dum multaj jaroj la Hispana Societo por la Propagando de Esperanto, komence de la 20-a jarcento, kaj tie fondiĝis en la 40-aj jaroj la Hispana Esperanto-Federacio.
En Valencio okazis en 1934 Kongreso de SAT kaj la 13-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en 1952 ankaŭ en Valencio.
Ankaŭ tie okazis la Universala Kongreso de 1993.
Valencio estas la naskiĝurbo de diversaj famaj esperantistoj, inter kiuj Luis Hernández Lahuerta, Andrés Piñó Alegret kaj Antonio Guinart.
Vidu ankaŭ
- Abelard Saragossà
- Metroo de Valencio
- Proksimaĵoj Valencio
- València-Cabanyal (stacidomo)
- València Estació del Nord (stacidomo)
- València Joaquín Sorolla (stacidomo)
- València La Font de Sant Lluís (stacidomo)
- València-Sant Isidre (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
- Priskribo kadre de kongreso Arkivigite je 2006-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Urbestraro de Valencio