Muzaffarpur
Muzaffarpur | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 842001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 333 200 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 9 256 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 7′ N, 85° 23′ O (mapo)26.1285.383333333333Koordinatoj: 26° 7′ N, 85° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 60 m [+] | ||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Muzaffarpur [+] | |||
Muzaffarpur, prononco, hindie मुज़फ्फरपुर estas urbego en norda Barato, en subŝtato Biharo, en la kantono Tirhut, kie ĝi estas ties sidejo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas same ties sidejo. La loknomo estas nomportanto de la fondinto ĥano Muzaffar.
Demografio
En 2011 Muzaffarpur havis 393 724 da loĝantoj kun legopovo 75%, pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
Muzaffarpur situas sur ebenaĵo laŭ averaĝa alteco de 60 m super la marnivelo laŭ rivero en tre aktiva sisma zono. Haĝipur troviĝas 50, Darbhanga 52, Sitamarhi 54, subŝtata ĉefurbo Patnao 62, Motihari 75, Ĉapra 75, Sivan 102, Begusaraj 108, Saharsa 124, Kolkata 498, tutlanda ĉefurbo Delhio 853, Mumbajo 1514 kilometrojn (aere) [1].
Historio
Muzaffarpur estis fondita fare de ĥano Muẓaffar dum la brita regado por administri grandan areon. Ĝi estis municipo en 1864. En 1934 katastrofa sismo okazis kun multe da mortintoj kaj damaĝoj. En 1977 du areoj estis forigitaj por establi novajn distriktojn.
Ekonomio
Agrikulturo ludas gravan rolon en la ekonomio. La liĉio - kiu estas havebla de majo ĝis junio - estas plejparte kultivita en la plena distrikto de Muzaffarpur produktante proksimume 300 000 tunojn jare. Liĉioj estas eksportitaj al ne nur enlande, sed ankaŭ eksterlande. Firmao loke produktas aromajn vinojn el liĉio-suko. Menciindas ankaŭ la produktado de tabakoj, mangoj, rizoj kaj beteloj. En la urbo longe oni produktis fervojajn vagonojn sed iom da teksa industrio restis.
Eduko
En Muzaffarpur universitato kaj 5 altlernejoj funkcias.
Religioj
La ĉefa religio en Muzaffarpur estas hinduoj kun 275 233, poste islamanoj 74 680 kaj kristanoj kun 1352.
Lingvoj
En Muzaffarpur la lokaj lingvoj estas la bojpura kaj majtila, la oficiala dokumenta lingvo estas la hindia, krome oni parolas ankaŭ urdue.
Klimato
Muzaffarpur situas en humida subtropika klimato (Cwa). La temperaturo varias inter 20-31 °C. Jare pluvas mezume 1147 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.
Trafiko
Muzaffarpur havas fervojajn liniojn al Motihari, Samastipur kaj Haĝipur. 7 ĉefvojoj kuras al la urbego. La loka flughaveno funkciis de 1967 ĝis 1982. La plej proksima enlanda flughaveno fakte funkcias en Darbhanga, la internacia en Patnao.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans