Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Natria malikato, malikato de natrio aŭ C4H4Na2O5 estas natria salo de malikata acido, kies acido nature okazas en pluraj fruktoj aparte en pomoj[2], piroj, tomatoj, bananoj kaj ĉerizoj. Komerce ĝi estas sinteze produktita, kaj uzata kiel acido-kontrolanto, bufro, kaj gustigagento kiu donas al la nutraĵoj forte tartran guston. Nenia adversa efekto estas konata. Akvaj solvaĵoj de natria malikato estigas natriajn kaj malikatajn jonojn[3].