Neŭŝatelo (distrikto)
Distrikto Neŭŝatelo | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Neŭŝatelo | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Ĉefloko | Neŭŝatelo |
Geografia situo | CH1903: 561351 / 204483 (mapo)46.9902777777786.9305555555556Koordinatoj: 46° 59′ N, 6° 56′ O; CH1903: 561351 / 204483 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 52669 (2010-12-31) |
Areo | 80,02 km² |
Loĝantardenseco | 658,2 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2404 |
La distrikto Neŭŝatelo estas administra unuo de Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havis 52669 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Neŭŝatelo.
Geografio
La distrikto Neuŝatelo estas laŭ areo la plej malgranda kaj laŭ loĝantaro la plej granda, do evidente la plej dense loĝata distrikto de la kantono. Ĝi situas en oriento de la kantono nordoriente de la Neŭŝatela Ĵuraso. Ĝian sudorientan limon formas la bordo la Lago de Neŭŝatelo, Zihl-Kanalo kaj poste Lago de Bielo.
Komunumoj de la distrikto Neŭŝatelo
La distrikto Neŭŝatelo konsistas (stato en 2010) el 9 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Neŭŝatelo estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Cornaux | 1528 | 4.72 | 6451 | |
Cressier | 1901 | 8.55 | 6452 | |
Enges | 271 | 9.59 | 6453 | |
Hauterive | 2550 | 2.12 | 6454 | |
La Tène | 4825 | 5.44 | 6461 | |
Le Landeron | 4441 | 10.31 | 6455 | |
Lignières | 957 | 12.51 | 6456 | |
Neŭŝatelo | 33045 | 18.1 | 6458 | |
Saint-Blaise | 3142 | 8.87 | 6459 | |
Totale | 9 | 52669 | 80,02 | 2404 |
Historio
La historio de la distrikto Neuŝatelo estas forte konektita kun la historio de la urbo Neuŝatelo. La unua historia mencio datiĝas el la jaro 1011 kiel castellum novum kiam la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo donacis kastelon al sia edzino. Ĝis la Neŭŝatela Revolucio de 1848 la Grafejo Neŭŝatelo apartenis al la reĝo de Prusio. Formale Prusio nur en 1857 rezignis pri la suvereneco pri Neŭŝatelo, kiam dank al la perado de Napoleono la 3-a povis esti evitita milito inter Svislando kaj Prusio.[1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion distrikto Neŭŝatelo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|