Norda filoskopo
Norda filoskopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Norda filoskopo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phylloscopus borealis (Blasius,H, 1858) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Norda filoskopo, Phylloscopus borealis, estas specio de la genro de filoskopoj aŭ Phylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj. Ĝi estas disvastigata filoskopo en arbaroj de betuloj aŭ miksitaj ĉe akvo tra ties reprodukta teritorio en Fenoskandio kaj norda Azio. Ĝi ekinvadis teritoriojn en Nordameriko, kaj ekreproduktiĝis en Alasko.
La nesto estas surgrunde en malalta arbusto. Kiel plej parto de silviecaj birdoj, ankaŭ tiu malgranda paserina birdo estas insektovora.
Tiu filoskopo estas tre migranta; la tuta populacio vintras en sudorienta Azio. Ĝi krome havas unu el la plej longaj migradoj de malnovmondaj insektovoraj birdoj.
Tiu estas tipa filoskopo laŭ aspekto, grizecverda supre kaj blankeca sube. Ĝia ununura flugilstrio distingas ĝin el la plej similaj specioj escepte la Verda filoskopo, Phylloscopus trochiloides, kiu tamen havas pli malhelajn krurojn dum la Norda filoskopo havas pli flavecajn al rozkolorajn krurojn, estas iom pli granda ol la alia specio kaj havas pli fortikan, ponardecan bekon, kun malhela pinto en la suba makzelo. Ties kanto estas rapida trilado.
Tiu palearktisa specio ĉeestas kiel aŭtuna vaganto en okcidenta Eŭropo kaj estas ĉiujara en Britio.
Vidu ankaŭ
Fotoligoj
- Cyberbirding: Norda filoskopo Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Avibase[rompita ligilo] Lingoj ĉe Flickr Handguide
Referencoj
|