Olimpiaj ludoj de la etaj eŭropaj ŝtatoj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/07/Stadium_andorra.png/400px-Stadium_andorra.png)
Olimpiaj ludoj de la etaj eŭropaj ŝtatoj estas analogio de la Olimpiaj ludoj, kiun organizas ĉiun duan jaron la plej etaj ŝtatoj de Eŭropo.
Historio
Dum la Olimpia kongreso en Baden-Baden (1981), la delegitaroj de la plej etaj eŭropaj ŝtatoj kunvenis por starigi sian deziron jam esprimitan dum antaŭaj olimpikaj kunvenoj, t.e. organizi olimpiajn ludojn por la plej etaj eŭropaj ŝtatoj.
Kadre de la Olimpiaj ludoj de Los-Anĝeleso oni redaktis la statuton de la ludoj kaj la teknikan regularon laŭ la normoj de la Internaciaj federacioj kaj la Olimpika traktato.
Partoprenantoj
Povas partopreni tiujn ludojn la eŭropaj ŝtatoj, kiuj havas malpli ol unu milionon da loĝantoj kaj sendependan olimpikan komitaton, kiu estas membro de la Internacia Olimpika Komitato.