La municipo estas en la komarko Goyerri, ke 40 km de la provinca ĉefurbo Donostio. La municipa teritorio estas trafluata de la Norda Aŭtoŝoseo N-I inter la km 421 kaj 422.
Ordizia kuŝas sur tereno precipe montara, inter kies altaĵoj fluas rojoj alfluantaj al la rivero Oria, kiu trairas la urban kernon. La altitudo de la teritorio gamas inter 760 m en la nordokcidenta montara zono kaj 140 m borde de la rivero Oria. La loĝloko estas je 155 m super marnivelo.