Pasporta Servo

Pasporta Servo
emblemo
gastiga servo
retejo
libera programaro Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1974 vd
Fondinto(j) Rubén Feldman González vd
Lingvoj

Esperantovd

Retejo Oficiala retejo
vdr
Mapo de la urboj kun gastigantoj de Pasporta Servo de 2015

Pasporta Servo estas gastiga servo. Ĝi estas grava Esperanta servo kaj por multaj homoj la kialo por eklerni Esperanton. Ĝi eldonas adresaron de homoj el la tuta mondo, kiuj proponas al posedantoj de ekzemplero de tiu listo (kiuj ankaŭ devas scii Esperanton) gasti en iliaj hejmoj senpage. En 2008 estas en Pasporta Servo 1225 gastigantoj en 90 landoj. Komparu kun multlingva BeWelcome (80 000 membroj) kaj anglalingva CouchSurfing (2 000 000 membroj).

Principoj de funkciado

Frua (1895) publika invito gasti per Esperanto – anonco de Ilja Ostrovskij el Jalto en La Esperantisto

La gastigantoj elektas, kiom da tranoktadoj kaj kiom da gastoj ili akceptas, kaj povas enmeti diversajn komentojn pri siaj interesoj, deziroj kaj apartaj kondiĉoj (ekz. "neniuj fumantoj", "junuloj bonvenas" k.s.).

La gastigantoj ĝuas akcepti homojn de diversaj landoj, kaj la gastoj ĝuas resti senpage. Krome, gastoj sentas sin bone ĉar la gastigantoj povas helpi ilin pri transportado, ekkoni la lokon k.t.p. Plej bone, gastoj kaj gastigantoj povos interkomunikiĝi facile per Esperanto.

Historio

La adreslibro Pasporta Servo estas eldonaĵo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La unua ideo pri la tiel nomata "Programo Pasporto" aperis en 1966, kaj estis propono de Rubén Feldman González el Argentino. Pasporta Servo laŭ la nuna sistemo aperis unuafoje en 1974, kun 40 gastigantoj, sub gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj daŭre estas gastigantoj de Pasporta Servo. Inter 1995 kaj 2008 ĝia kompilanto estis Derk Ederveen.

Pasporta Servo 2.0

En 2008, la estraro de TEJO anoncis lanĉon de nova interreta versio de Pasporta Servo[1] kiu sekvu la evoluon de similaj servoj kiel CouchSurfingHospitality Club (ankaŭ la papera libro tamen pluekzistos). Ĉe CouchSurfing, kvankam servo ĉefe anglalingva, preskaŭ 500 membroj indikas almenaŭ komencan scion de Esperanto. La nova Pasporta Servo estis programita kaj dezajnita de Joan Català, valencia esperantisto, kiu sekve dum mallonga tempo ankaŭ administris la paĝaron, kiu ekfunkciis en marto 2009 sub la nomo Pasporta Servo 2.0 kaj estis oficiale inaŭgurita dum la 65-a IJK en Liberec'. Post periodo de serĉado de nova respondeculo, finfine Alexandre Baudry, volontulo de TEJO en 2009-2010, dum kaj post sia volontula periodo iom post iom transprenis la taskon de la ĉefa kompilanto de la libra formo de Pasporta Servo kaj prizorganto de ties nova interreta formo. Estis li kiu estris aperigon de la papera adreslibro de la jaro 2011, aperinta maljam en aŭgusto. Tamen, en 2012 papera adreslibro ne aperis entute, kaj estrarano Sergeo Tyrin ne sukcesis evoluigi la projekton. En marto 2013 la estraro de TEJO nomumis sian ĝeneralan sekretarion Paweł Fischer-Kotowski la nova respondeculo pri Pasporta Servo kaj antaŭvidis aperon de plia adreslibro, sed denove ne pli frue ol en aŭgusto.[2]

Statistiko

La ĉi-sekvaj datumoj iom varias, ĉar en kelkaj jaroj oni transprenis la antaŭajn gastigantojn sen ŝanĝoj, en aliaj oni forigis tiujn, kiuj ne respondis.

Jaro Gastigantoj
sume
Landoj Fonto
1974 39 19 [3]
1975 98 33 [4]
1976 180 40 [5]
1977 240 40 [6]
1978 297 41 [7]
1979 320 44 [8]
1980 360 48 [9]
1981 412 48 [10]
1982 477 48 [11]
1983 561 50 [12]
1984 689 51 [13]
1985 600 53 [14]
1986 700 53 [15]
1987 796 53 [16]
1988 900 58 [17]
1989 904 53 [18]
1991 59 [19]
1992 891 60 [20]
1993 906 72 [21]
1995 812 71 [22]
1996 784 68 [23]
1998 871 75 [24]
1999 945 76 [25]
2000 1075 76 [26]
2001 1161 80 [27]
2002 1231 83 [28]
2003 1286 80 [29]
2004 1227 79 [30]
2005 1364 89 [31]
2006 1320 92 [32]
2007 1294 89 [33]
2008 1225 90 [34]
2010 1450 91 [35]
2011 1089 90 [36]
2017 974 81 [37]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. TEJO reformas Pasportan Servon el Libera Folio
  2. Pasporta Servo aperos plej frue en aŭgusto
  3. Pasporta Servo 1974
  4. Pasporta Servo 1975
  5. Pasporta Servo 1976
  6. Pasporta Servo 1977
  7. Pasporta Servo 1978
  8. Pasporta Servo 1979
  9. Pasporta Servo 1980
  10. Pasporta Servo 1981
  11. Pasporta Servo 1982
  12. Pasporta Servo 1983
  13. Pasporta Servo '84
  14. Pasporta Servo 1985/86
  15. Pasporta Servo 86/87
  16. Pasporta Servo 1987-88
  17. Pasporta Servo 1988-89
  18. Pasporta Servo 89
  19. Pasporta Servo 1991-1992
  20. Pasporta Servo 1992
  21. Pasporta Servo 1993
  22. Pasporta Servo 1995
  23. Pasporta Servo 96/97
  24. Pasporta Servo 1998
  25. Pasporta Servo 1999
  26. Pasporta Servo 2000
  27. Pasporta Servo 2001
  28. Pasporta Servo 2002
  29. Pasporta Servo 2003
  30. Pasporta Servo 2004
  31. Pasporta Servo 2005
  32. Pasporta Servo 2006
  33. Pasporta Servo 2007
  34. Pasporta Servo 2008
  35. Pasporta Servo 2010
  36. Pasporta Servo 2011
  37. Pasporta Servo 2017

Eksteraj ligiloj

: