Pișcari [piŝkarj] (hungare: Piskáros, foje ankaŭ Piskárkos) estas vilaĝo en Rumanio orient-sudoriente de Carei. En 1910 ĝi havis 1053 loĝantojn (rumanoj); en 1992 556 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1324. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Terebești.