Terebești [terebeŝtj] (hungare: Krasznaterebes) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 1 531 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 1 192 (rumanoj, 13 % da germanoj, 4 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1215. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye). Administre apartenas al ĝi Aliza, Gelu kaj Pișcari[1].
En la censo de 2002 la 637 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[2] kaj preferatajn lingvojn[3]: