Pomeria Provinco aŭ Pomeria Vojevodio (poleWojewództwo pomorskie) estas provinco de Pollando. Ĝi situas en norda parto de la lando ĉe Balta maro en la historia regiono Pomerio. Ĉefurbo de la provinco estas Gdańsk (germane Danzig, esperantlingve Gdansko aŭ Dancigo).