Garbija respektive El aŭ Al Garbija (arabeمحافظة الغربية, latinliterigoj Muḥāfaẓat al-Gharbiy(y)a, G(h)arbija aŭ G(h)arbia, antaŭ G(h)arbeya aŭ G(h)arbeja, laŭvorte "la okcidenta provinco") estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 4 010 298 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Tanta, kiu situas en la centro de la Nildelto.