Matruh (arabeمحافظة مطروح, latinliterigo Muḥāfaẓat Maṭrūḥ respektive Muhafazat Matrah) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 322 341 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Marsa Matruh. La teritorio kovras la nordokcidenton de Egiptio kaj situas en la nordo de la Libia Dezerto.