Rabanera
Rabanera | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26133 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 31 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 11′ N, 2° 29′ U (mapo)42.189444444444-2.4866666666667Koordinatoj: 42° 11′ N, 2° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 974 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rabanera [+] | |||
Rabanera [rabaNEra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Malnova Kamero. La loknomo Rabanera estas etimologie komprenebla kiel Rafanejo aŭ Rafanistino.
Geografio
Ĝi estas ĉe la valo de la rivero Leza komunikita laŭ la regiona ŝoseo LR-466 inter Ajamil de Cameros sude kaj Jalón de Cameros norde kaj la regiona ŝoseo LR-250 kiu komunikas kun aliaj lokoj de la komarko.
Historio
Dum la Moderna Epoko, Rabanera prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.
Aktualo
La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 212 loĝantoj ĝis nunaj 32.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, kaj la rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, akvedukto super la rivero Rabanera, iana tolfabriko, kaj mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
- Ernesto Reiner. Viaje por el Camero Viejo. Logroño 1984. ISBN 84-398-2054-2
- Por los Cameros en los Años Noventa. Logroño 1991. ISBN 84-87209-34-3