La Metropola Regiono Santiago (hispaneRegión Metropolitana de Santiago) estas metropola regiono en la centro de la sudamerika ŝtato Ĉilio. Ĝi havas sian nomon de la samnoma urbo Santiago de Chile, la nacia ĉefurbo, kaj konsistas el ses provincoj.
Fine de 2017 en la regiono vivis 7 112 808 loĝantoj sur areo de 15 403,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 462 loĝantoj/km².