Regiono Ruvuma
Regiono Ruvuma | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Regionoj de Tanzanio [+] | |||
Lando | Tanzanio | ||
Ĉefurbo | Songea | ||
- koordinatoj | 11° S, 36° O (mapo)-1136Koordinatoj: 11° S, 36° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 63 669 km² (6 366 900 ha) [+] | ||
Areo | 63 669 km² (6 366 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 376 891 [+] (2012) | ||
Denseco | 21,63 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | TZ-21 | ||
Regiono Ruvuma | |||
Vikimedia Komunejo: Ruvuma Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Regiono Ruvuma (svahile Mkoa wa Ruvuma) estas la plej suda regiono de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo estas Songea.
Laŭ censo de 2002 la regiono havis 1 117 166 loĝantojn. Ĝia areo estas 63 498 km².
La nomon de la regiono donis rivero Ruvuma, kiu grandparte konsistigas ĝian sudan limon; escepto estas peco inter Malavia Lago kaj urbo Mitomoni, kiu pli-malpli sekvas la sudan latitudon de 11° 34'. Ĉe la laga bordo situas haveno Mubambo, ligita per ŝoseo al Mtwara ĉe la Hinda Oceano.
La regiono situas en la sudo de la lando. Ĝiaj limoj estas al:
- Regiono Morogoro (norde)
- Regiono Lindi (nord-oriente)
- Regiono Mtwara (oriente)
- Mozambiko (sude, trans rivero Ruvumo)
- Malavia Lago (okcidente, kun Malavio aliflanke)
- Regiono Iringa (nord-okcidente)
La regiono estas administre dividita en jenajn kvin distriktojn:
- Mbinga
- Namtumbo
- Songea Kampara
- Songea Urba
- Tunduru
La mpota lingvo estas bantua lingvo de Tanzanio, parolata en la Regiono Ruvuma.
|