Rivero Guadiana

Gvadiano
Ĉe Mértola (Portugalio)
Natura 2000 site • gold river • almara rivero
Bazaj informoj
Longeco 744 km
Averaĝa trafluo 70 m³/s
Fluo
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Hispanio kaj Portugalio
Rivero en Eŭropo
vdr
Gvadiano

Gvadiano (hispane kaj portugale Guadiana [gŭadjana], el la araba ŭadi, rivero, kaj la latina nomo Anas) estas internacia rivero fluanta en Hispanio kaj Portugalio. Ĝi fluas al Atlantiko.

Geografio

Ĝi naskiĝas ĉe la lagoj Lagunas de Ruidera (t.n. Alta Gvadiano) aŭ, fakte, ĉe la loko Ojos del Guadiana (Gvadian-okuloj, t. e. loko kie Gvadiano fontas el sub la tero, je altitudo ĉirkaŭ 1700 m, en laguno Ruidera, hispana provinco Ciudad Real, trapasas hispana regiono Ekstremaduro okcidenten kaj la portugalan regionon Alentejo suden kaj enmariĝas en la Atlantika Oceano (pli precize Kadiza Golfo), inter la portugala urbo Vila Real de Santo António kaj Ayamonte. La romianoj nomis ĝin Anas, al kiu la maŭroj adiciis Uádi, la araban vorton por rivero, estigante la nomon Uádi Ana; la portugala parola formo Odiana daŭris ĝis la 18-a jarcento, sed estis anstataŭigita de la kastilia vorto Guadiana.

Ĝi longas 744 aŭ 778 km (depende de la "fontoj").

La rivero duloke estas limo inter Portugalio kaj Hispanio: Unue inter rivero Kaja (Caia) kaj rivereto Kukos (Cucos), due de rivero Ŝansa ĝis riverfino. Ĝi estas navigebla ĝis Mértola.

Kiam ĝi eniras en hispana regiono Ekstremaduro estas aro da rezervejoj komence kaj laŭlonge de Plan Badajoz. Fine de tiu regiono la rivero Guadiana aŭ Gvadiano banas urbojn Mérida kaj Badajoz. Je la enirejo en Portugalio estas grandega nova rezervejo konstruita fine de la 20a jarcento, nome Alqueva.

Alfluantoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj