Rybnov
Rybnov | |
germane Rübenau | |
vilaĝo | |
Rybnov surrande de Holana fiŝlago
| |
Oficiala nomo: Rybnov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Holany |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Doksa montetaro |
Domoj | 16 2011 |
Situo | Rybnov |
- alteco | 265 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 37′ 27″ N 14° 29′ 02″ O / 50.62417 °N, 14.48389 °O (mapo) |
Katastro | 15,97 km² (1 597 ha) Holany |
Loĝantaro | 26 (2021) |
Denseco | 1,63 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 471 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Rybnov | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Rybnov (germane Rübenau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de kampurbo Holany en distrikto Česká Lípa. Ĝi troviĝas proksimume de Holany surrande de granda fiŝlago. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 16 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 26 loĝantoj.
Rybnov situas en katastra teritorio Holany kun areo 15,97 km².
Historio
Proksime de fiŝlago estis fare de Zikmund Děčínský z Vartenberka en la jaroj 1437 ĝis 1438 konstruita burgo Rybnov, kiun je 100 jaroj pli poste la superularo ĉesis uzi.
En la jaro 1490 la municipo estis centro de senjorujo Rybnov. En tiu ĉi jaro heredis ĝin Václav z Vartenberka de sia onklo Kriŝtofo, al kiu apartenis teritorio de Česká Lípa tra Holany ĝis Jestřebí. Václav partoprenis en la jaro 1547 ribelon kontraŭ reĝo Ferdinando la 1-a do la senjorujo Rybnov fariĝis vasalujo. Poste vidvino Kateřina, skribita el Vítkovec, post Václav, konstruis novan sidejon en Zahrádky kaj la senjorujo Rybnov fariĝis konsisto de ampleksa varo de Novkastela.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 138 |
1880 | 90 |
1890 | 83 |
1900 | 76 |
1910 | 70 |
1921 | 59 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 63 |
1950 | 26 |
1961 | 32 |
1970 | 18 |
1980 | 17 |
1991 | 16 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 17 |
2011 | 32 |
2021 | 26 |
Holana fiŝlago
Holana fiŝlago estas la plej malnova konsisto de granda sistemo de Holanaj fiŝlagoj. En Rybnov ĉi tie forfluas sub ŝoseo rojo Bobří potok kaj fine de la vilaĝo estas konstruitaj refalejoj. Proksime de la vilaĝo el la nordo estas pluaj malpli grandaj fiŝlagoj - Nohavice, Kravský kaj oriente fiŝlago Milčanský rybník.
Vojaĝado
Tra la devene memstara vilaĝo kondukas ruĝe markita turisma vojo de Holany direkte al Stvolínky, el pli granda parto sur bordoj de kelkaj Holanaj fiŝlagoj. Tra Rybnov kondukas ankaŭ biciklovojo 211 de Holany al Kozly, kiu ĉe la vilaĝo kruciĝas kun alia biciklovojo 3098 de Stvolínky ĝis Zahrádky. Foje ĉi tie situis burgejo de Vartenberkidoj.
Pluaj fotoj
-
Domo n-ro 3
-
Domo n-ro 3
-
Rybnov
-
Biciklista disvojiĝo ĉe la vilaĝo
|