Sărmașu
Sărmașu | |||
---|---|---|---|
Urbo | |||
urbeto en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Mureș | ||
Alinome | Nagysármás (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Kolozs | ||
Situo | 46° 45′ N, 24° 10′ O (mapo)46.75361111111124.166666666667Koordinatoj: 46° 45′ N, 24° 10′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 337 m | ||
Poŝtkodo | 547515 | ||
Loĝantaro | 6,942 (en 2011; 7.581 en 2007) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 119251 (urbo: 119242) | ||
Sărmașu [sǝrmaŝu] (hungare Nagysármás [nadjŝarmaŝ]) estas urbo en la distrikto Mureș en Rumanio, nordoriente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi Balda (Báld), Larga (Lárgatelep), Moruț (Marócháza), Sărmășel (Kissármás), Sărmășel-Gară (Bánffytanya), Titiana (Titiána) kaj Vișinelu (Csehtelke).[1]
Sărmașu ricevis la titolon "urbo" la 30-an de septembro 2003.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 2101 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 estis 4008 (55 % da rumanoj, hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estis en 1311. En 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs).
Renomaj personoj
- Lóránt Dimény (n. 18-a de aŭgusto 1981): verkisto, poeto.[2]
- Enikő Csőgör (n. 8-a de oktobro 1937): instruistino pri la hungaraj lingvo kaj literaturo, etnografia esploristino.
- Lajos Csőgör (18-a de marto 1904 – Budapest, 2-a de novembro 2003): kuracisto, dentkuracisto, universitata profesoro.
- József Farkas (n. 3-an de januaro 1936): skulptisto
- Ovidiu Iuliu Moldovan (n. 1-a de januaro 1942): aktoro.
- Liviu Rusu (9-a de novembro 1901 – 17-a de decembro 1985, Cluj-Napoca): psikologo, estetikisto, literaturhistoriisto.
- Sándor Simon (n. Sărmașu, 25-a de januaro 1951: pentristo.
- Olga Szűcs (n. 6-a de januaro 1930): ĵurnalistino, redaktorino, tradukistino
Referencoj
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Paĝo de Dimény Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine ĉe communitas.ro
Eksteraj ligiloj
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
-
Sărmașu