Sanĉo la 2-a (Gaskonio)
Sanĉo la 2-a (Gaskonio) (815-864) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Batalo de Fontenoy okazis en la 25-a de junio 841 inter Lotaro la 1-a kaj lia aliancano Pepino la 2-a de Akvitanio, kontraŭ Ludoviko la Germano kaj Karlo la Kalva, kiuj finfine venkis la interfrapiĝon.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 815 en Gaskonio, Francio | ||||
Morto | 864 en Gaskonio, Francio | ||||
Familio | |||||
Patro | Sanĉo la 1a de Gaskonio vd | ||||
Patrino | Ailona Aznárez of Aragón (en) vd | ||||
Gefratoj | Aznar Sánchez of Gascony (en) kaj Dhuoda (mul) vd | ||||
Infanoj | Sanĉo la 3a de Gaskonio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sanĉo la 2-a Sanĉez (Gaskonio) estis Grafo de Gaskonio Citeriore kaj Duko de Gaskonio inter 836-a kaj 855-a. Li sukcedis al sia frato Aznar de Gaskonio (780-836) malgraŭ la obĵetoj de la reĝo Pepino la 1-a. Li estis filo de Sanĉo la 1-a kaj nepo de Lupo la 2-a.
Biografio
En 836, post la morto de la grafo de Gaskonio Citerior, Aznar la 1-a, laŭ la "Annales Bertiniani", Sanĉo prenis posedon de la domajnoj de sia frato, kontraŭ la volo de la reĝo de Akvitanio Pepino la 1-a kaj sukcedis lin en la posteno.
En 838, post la morto de la reĝo de Akvitanio Pepino la 1-a, lia filo Pepino la 2-a sukcedis lin, sed la imperiestro Ludoviko la Pia, premata de sia dua edzino Judit de Bavario, senheredigis sian nevon Pepino la 2-a en 839-a kaj donis la suverenecon de Akvitanio, Gaskonio, Septimania kaj la Markio de Hispanio al sia kvara filo, Karlo la Kalva, kiu kun imperia armeo ekloĝis en Poitiers. La imperiestro, Ludoviko la Pia, nomumis Seguin la 2-an, Grafon de Bordozo.
Post la Batalo de Fontenay en 841, kiu vidis Karlon, kun lia frato Ludoviko la Germano venkinta super Lotario la 1-a kaj Pepino la 2-a, Sanĉo la 2-a kaj Gaskonio iĝis sekuraj aliancanoj por la reĝo de la Okcidentaj Frankoj, Karlo la Kalva.
Kontraŭ Sanĉo la 2-a, la reĝo de Akvitanio, Pepino la 2-a, poste, en 844, nomumis kiel dukon de Gaskonio la grafon de Bordeaux, Seguin la 2-an, kiu intertempe aliĝis al la partizanoj de Pepino la 2-a.
En 846, kiam Seguin la 2-a estis mortigita de la vikingoj, kiuj regis Akvitanion ekde 845, kiam ili atakis kaj bruligis Saintes, Sanĉo la 2-a trovis sin kontraŭ la nova grafo de Bordeaux kaj Duko de Gaskonio, Vilhelmo, kiu, en 848-a, ankaŭ trovis morton batalante kontraŭ la vikingoj aŭ normandoj, kaj kiam Bordeaux estis liberigita de ĉi-lasta, kiu alianciĝis kun Pepino la 2-a, ŝajnas ke li prenis posedon de la urbo.
Ŝajnas ankaŭ ke en la sama jaro, sed certe en 850, Karlo nomumis lin grafo de Limoĝo.
Laŭ la Sebastiani Chronicon, post kiam Ordoño la 1-a sukcedis al Ramiro la 1-an en la regno de Asturio en 850-a, ekzistis tumultoj en Gasconio, kun batalado inter kristanoj kaj islamanoj kaj, inter 850-a kaj 852-a, Sanĉo estis kaptita, kune kun sia bofrato, Emenon de Angoulême (m. 866), edzo de lia fratino Sanĉa, el la emiro de Zaragozo, Musa ibn Musa. Laŭ la Ĝenerala Historio de Langvedoko, Volumo la 1-a, tiu fakto okazis en 850-a, dum laŭ La Vasconie, étude historique et critique, duvolumoj, ĝi okazis en 852-a. Karlo la Kalva, akirinte venkon, tuj negocis ilian liberigon.
Ĉar Pepino la 2-a rifuĝis en Gaskonio, por repagi sian ŝuldon al Karlo la Kalva, Sanĉo la 2-a, en 852-a, post malgranda disputo, laŭ la "Annales Bertiniani", sukcesis kapti Pepinon la 2-an kaj transdonis lin al Karlo kiu malliberigis lin, prenis lin al la regno de la frankoj kaj havis lin tonsurita kaj enfermita en la monaĥejo de Sankta Medardo de Soissons.
Inter 852-a kaj 855-a Sanĉo estis reinstalita en la titolon kiel Duko de Gaskonio.
Li mortis en 855-a, kaj estis sukcedita fare de lia nevo Arnoldo.[1]
Referencoj
- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Itala Vikipedio.