Schrobenhausen

Schrobenhausen
Blazono
Schrobenhausen (Germanio)
Schrobenhausen (Germanio)
DEC

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Neuburg-Schrobenhausen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 08252
Poŝtkodo 86529
Aŭtomobila kodo ND
Oficiala Municipokodo 09185158
Politiko
Komunumestro Karlheinz Stephan
Titolo de komunumestro 1. Bürgermeister
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Lenbachplatz 18
Demografio
Loĝantaro 17754 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 34′ N, 11° 15′ O (mapo)48.5668511.25825Koordinatoj: 48° 34′ N, 11° 15′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 409 m
Areo 75,31 km²
Oficiala retejo https://www.schrobenhausen.de/
vdr

Schrobenhausen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Neuburg-Schrobenhausen kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 17 754 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schrobenhausen, al kiu apartenas la teritorioj de la ĉirkaŭaj komunumoj Berg im Gau, Brunnen, Gachenbach, Langenmosen kaj Waidhofen, sed ne mem la urba teritorio de Schrobenhausen.

En Schrobenhausen naskiĝis la pentristo Franz von Lenbach. Lia naskiĝdomo nun estas muzeo.

La kerno de Schrobenhausen havas grandparte konservitan fortikaĵ-muraron kun pluraj turoj. Oriente de la urbokerno, inter ĝi kaj kvartalo Mühlried, trafluas rivero Paar.

la du plej centraj kirkoj
akvokastelo Sandizell
naskiĝdomo de la pentristo Franz von Lenbach
fortikaĵa turo Karpfenturm, en la urbomuraro
la moderna urbodomo (foto de Aisano)
urbocentra kafejo