Verwaltungsgemeinschaft Schrobenhausen
Schrobenhausen estas urba komunumo en Germanio . Ĝi troviĝas en la distrikto Neuburg-Schrobenhausen kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario . Fine de decembro 2022 la komunumo havis 17 754 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra centro de komunumaro , nomata Verwaltungsgemeinschaft Schrobenhausen , al kiu apartenas la teritorioj de la ĉirkaŭaj komunumoj Berg im Gau , Brunnen , Gachenbach , Langenmosen kaj Waidhofen , sed ne mem la urba teritorio de Schrobenhausen.
En Schrobenhausen naskiĝis la pentristo Franz von Lenbach . Lia naskiĝdomo nun estas muzeo.
La kerno de Schrobenhausen havas grandparte konservitan fortikaĵ-muraron kun pluraj turoj. Oriente de la urbokerno, inter ĝi kaj kvartalo Mühlried, trafluas rivero Paar.
la du plej centraj kirkoj
akvokastelo Sandizell
naskiĝdomo de la pentristo Franz von Lenbach
fortikaĵa turo Karpfenturm , en la urbomuraro
la moderna urbodomo (foto de Aisano )
urbocentra kafejo
The article is a derivative under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License .
A link to the original article can be found here and attribution parties here
By using this site, you agree to the Terms of Use . Gpedia ® is a registered trademark of the Cyberajah Pty Ltd