Serba Ortodoksa Eklezio
Serba Ortodoksa Eklezio | ||
---|---|---|
sendependa ortodoksa eklezio | ||
Komenco | 1219 vd | |
Sidejo | Beogrado | |
Fondinto(j) | ||
Ĉefestro(j) | Porfirije Perić vd | |
Membro de | Monda Konsilio de Eklezioj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Serba Ortodoksa Eklezio | ||
---|---|---|
Flago de la Serba Ortodoksa Eklezio. | ||
Geografiaj lokoj | Serbio, Montenegro, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Slovenio, Nord-Makedonio | |
Fondinto | Sankta Savo | |
Origino | 1219 | |
Nombro de membroj | 11 milionoj | |
Oficiala retpaĝaro | www.spc.rs | |
La Serba Ortodoksa Eklezio (serbe Српска православна црква en cirila alfabeto aŭ en la latina alfabeto Srpska pravoslavna crkva) aŭ Eklezio de Serbio, estas laŭ antikveco la sesa el la ortodoksaj memstaraj eklezioj. Tiu ĉi eklezio havas 16 milionojn da membroj en Serbio, Montenegro, Bosnio-Hercegovino, Makedonio kaj Kroatio, kaj ĝi ankaŭ havas ekzarkejojn (d:Q2998465) kaj preĝejojn kun patriarka reprezentado en aliaj partoj de la mondo kie troviĝas komunumoj de serba diasporo. La Patriarko de Serbio estas la unua inter egalaj ene de sia eklezio. Lia kompleta titolo estas "Ĉefepiskopo de Peĉ, Metropolito de Beogrado kaj Karlovci, kaj Patriarko de la serboj".
La serba ortodoksa eklezio fariĝis sendependa de Konstantinopolo en 1219 kiam Sankta Sava (unu el la plej gravaj sanktuloj de tiu eklezio) fariĝis episkopo kaj per lia laboro ĝi fariĝis memstara. Tamen, la eklezio perdis tiun rajton en la jaro 1523 ĝis 1920 kiam denove fariĝis memstara. Du jarojn poste en 1922 la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio agnoskis la memstarecon kiu daŭras ĝis la nuntempo. Dum epoko de socialismo la eklezio kaj ĝiaj gvidantoj estis persekutataj kaj multaj posedaĵoj estis konfiskataj. Post ĝia falo la eklezio fariĝis pli forta kaj influa en la vivo de la serboj. En la diservado ĝi uzas la serban lingvon kaj por la festoj la julianan kalendaron.