Skryje (germaneSkrey) estas municipo de Ĉeĥio, regiono Vysočina, en distrikto Havlíčkův Brod. Vivas ĉi tie 187 loĝantoj (2023). Skryje situas sur dislimejo de tri regionoj: Vysočina, Mezbohemia kaj Regiono Pardubice. Skryje havas tri partojn: Chrastice, Hostačov kaj la propran Skryje. En Hostačov troviĝas kastelo, kiu estis antaŭe en bedaŭrinda stato, sed hodiaŭ ĝi estas riparita kaj ĝi servas kiel restoracio.