Vojnův Městec (germaneMünchsberg) estas kampurbo en Ĉeĥio, en Regiono Vysočina, en distrikto Žďár nad Sázavou. Vivas ĉi tie 795 loĝantoj (2024). Ĝi troviĝas en areo de PPR Žďárské vrchy, proksimume 5 km sudoriente de Ždírec nad Doubravou kaj 14 km nordokcidente de Žďár nad Sázavou. La konstruareo mem, samkiel ankaŭ preskaŭ la tuta katastro etendiĝas en Bohemio, sed ĉar en la tempoj de komunisma reĝimo estis farita reguligo de la katastra limo kun la najbara moraviaCikháj, la katastro de Vojnův Městec trafas ekde tiu tempo ankaŭ en Moravion.