Sophia Albertine von Erbach-Erbach
Sophia Albertine, grafino de Erbach-Erbach (naskiĝinta la 30-an de julio 1683 Erbach, mortinta la 4-an de septembro 1742 en Eisfeld) estis per nupto dukino de Saksio-Hildburghausen. Inter 1724 kaj 1728 ŝi suverenis en tiu ĉi turingia etŝtato.
Vivo
Estante plej juna filino de generalo kaj grafo Georgo Ludoviko la 1-a (Erbach) kaj de Amalia Katharina de Waldeck-Eisenberg ŝi edzigis en februaro 1704 dukon Ernesto Frederiko la 1-a (Saksio-Hildburghausen). Pro kvazaŭ ekskluziva edza dediĉo al soldataĵoj ekstere de la regolando, estis taskego ŝia sole sekurigi la edukadon de la infanoj. Post la edza forpaso en 1724, ŝi kuratore regis por filo Ernesto Frederiko la 2-a. Danke al efika ŝparema reĝimo ŝi sukcesis mildigi la monŝuldojn de la dukujo. Ŝi maldungis multajn korteganojn kaj neniigis la tro multekostan gvardion. La nombron de impostoj ŝi reduktis de 16 al ok. Por trovi novajn enspezfontojn, ŝi eĉ tuŝis la altvaloran dukan bibliotekon vendante multajn librojn el ĝi.
Kiam en 1723 ŝia edzo estis vendinta la Administradujon Schalkau al la dukujo de Saksio-Meiningen, multaj taksis tiun malesperan agon kontraŭleĝa. Ankaŭ per influo de princo Jozefo Frederiko (kiu tiutempe estadis en Hildburghausen), ŝi tial deklaris militon kontraŭ Saksio-Meiningen okupigante en julio 1724 la menciitan administradujon. Post fajrega katastrofo en Hildburghausen en 1725 ŝi sukcesis helpadi la incendiviktimojn.
Post kiam ekregis ŝia filo, ŝi retiriĝis al Kastelo Eisfeld. La ĉefa salonego en Kastelo Hildburghausen (kiun detruis barbaraj komunistoj) havis parkedon en stela formo en kies centro legeblis la dukinajn inicialojn SA.
Idoj
Jenas ŝiaj gefiloj:
- Ernst Ludwig Hollandinus (1704–1704)
- Sophia Amalia Elisabeth (1705–1708)
- Ernst Ludwig Albrecht (1707–1707)
- Ernesto Frederiko la 2-a (1707–1745)
- Friedrich August (1709–1710)
- |Ludwig Friedrich (1710–1759)
- Elisabeth Albertine (1713–1761) ⚭ 1735 Karl von Mecklenburg-Strelitz
- Emanuel Friedrich Karl (1715–1718)
- Elisabeth Sophia (1717–1717)
- Georg Friedrich Wilhelm (1720–1721)
Literaturo
- Heinrich Ferdinand Schoeppl: Die Herzöge von Sachsen-Altenburg., Bozen 1917, novimpreso Altenburg 1992
- Rudolf Armin Human: Chronik der Stadt Hildburghausen Hildburghausen 1886