Sund (Norvegio) estas eksa komunumo de Norvegio. Ĝi administre apartenas al la provinco Vestland - ĝis 2019 ĝi apartenis al pli malgranda provinco Hordaland. Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 6 975 loĝantoj sur areo de 99,54 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Fjell, komunumo Bergen kaj Austevoll. Komence de 2020 ĝi fuziis kun la najbaraj komunumoj Fjell kaj Øygarden al nova, pli larĝa komunumo Øygarden.