Tákos
Tákos [tAkoŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Vásárosnamény.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 4845
- Telefonkodo: 45
Situo
Tákos situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Nyíregyháza-Berehove. Vásárosnamény kaj limpasejo en Beregsurány troviĝas po 11, Mátészalka 28 km-ojn.
Historio
Arkeologoj trovis ĉi tie restaĵojn el la bronzepoko kaj ferepoko. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1321. En 2001 inundo okazis, poste la vilaĝaj domoj estis rekonstruitaj. Vilaĝservoj estas kulturdomo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
- Kalvinana preĝejo (Tákos) de 1766, en 1784 pligrandiĝis
- sonorilostablo de 1766
- protektata arbaro
Fontoj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- oficiala paĝo