La tabasara apartenas al unu de la sep branĉoj de la Naĥ-dagestana lingvaro (nordorienta kaŭkaza lingvaro), parenca al la lezga lingvo. Ambaŭ lingvoj estas literaturaj lingvoj. La tabasara estas parolata de la tabasaranoj en la suda parto de la rusia respubliko de Dagestano. Ekzistas du ĉefaj dialektoj: la norda tabasara (Khanag) kaj la suda tabasara. La tabasara estas unu el la oficialaj lingvoj de Dagestano.