Taroda (Soria)
Taroda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42216 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 46 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 21′ N, 2° 26′ U (mapo)41.348333333333-2.4336111111111Koordinatoj: 41° 21′ N, 2° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 028 m [+] | ||
Areo | 37 km² (3 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Taroda [+] | |||
Taroda [taROda] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la sudokcidento de la provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 36,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 46 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 360 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 54 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Almazán, Frechilla de Almazán, Coscurita, Morón de Almazán, Baraona, Taroda kaj Alcubilla de las Peñas. Ĝi enhavas la loĝlokojn Sauquillo del Campo kaj Ontalvilla de Almazán.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj sunfloroj), kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, la ermitejo kaj restaĵoj de la kastelo.