Teja
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tejo (planedo) |
Teja | |
---|---|
Titanoj | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Urano |
Patrino | Geo |
Gefratoj | Rea • Japeto • Krono • Hiperiono • Oceano • Tetiso • Temiso |
Edzo/Edzino | Hiperiono |
Infanoj | Helios • Eoso • Seleno • Aŭroro |
Teja (greke Θεία (Theía), rilate al Θεός (theós) deus) estis, laŭ greka mitologio, titanino. Ŝi do estis naskita de la dua dia generacio. Ŝi edziniĝis kun Hiperiono kaj estis patrino de Helio (suno), Eosa (aŭroro) kaj Seleno (luno).
Teja en la helena mitologio
Teja postulas titanan potencon ankaŭ por siaj gefiloj, sed pro tiu arogo estas punita: la edzo Hiperiono estas murdita, la filo Helio dronigita en rivero Eridano, kaj pro la aflikto la filino Selena mortigas sin mem.
Teja svenas, kaj en sonĝo aperas Helio kaj anoncas, ke li estis elektita de la dioj por veturi trans la ĉielo kiel suno, dum Selena kiel luno lumigu la noktan ĉielon. Revekiĝinte Teja evitas ĉian kontakton, tamburante kaj cimbalante ŝi vagadas tra la lando kaj - kiam oni klopodas aresti ŝin - malaperas en tempesto.