Tierno verano de lujurias y azoteas
Tierno verano de lujurias y azoteas | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Tierno verano de lujurias y azoteas |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1993 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Günther Anders |
Reĝisoro(j) | Jaime Chávarri • Ladislao Vajda |
Produktisto(j) | Alfredo Matas |
Scenaro | Hans Jacoby • István Békeffi |
Loko de rakonto | Madrido |
Rolantoj | Gabino Diego • Marisa Paredes • Imanol Arias • Ana Álvarez • José María Tasso • Lola Marceli • Liselotte Pulver • Alberto de Mendoza • Martin Held • Manolo Morán • Venancio Muro • Goyo Lebrero • Ana María Custodio • Xan das Bolas • Ángel Álvarez • Sergio Mendizábal • Manuel Rojas • José Canalejas • Sancho Gracia • Simón Ramírez Fernández |
IMDb | |
Tierno verano de lujurias y azoteas (Tenera somero de volupto kaj terasoj) estas hispana filmo de 1993, reĝisorita de Jaime Chávarri, laŭ scenaro de Jaime Chávarri mem kaj Salvador Maldonado.
Intrigo
Somere, Pablo (Gabino Diego), junulo kiu ĝis tiam vivis en Sovetunio kaj kiu ĵus revenis en Hispanion, klopodas seksallogi al romantika amo sian pli aĝan kuzinon Olga (Marisa Paredes), fama kaj jam matura aktorino kiu preparas ludadon de Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare por placa festo en sia kvartalo kun sia amanto Doria (Imanol Arias). Tiucele, li turnas sin al voluptaj rakontoj supozeble membiografiaj de amaferoj okazintaj en ekzotaj scenejoj kiel Odeso, Parizo ktp. Krome li distrumpetas sian nelacigeblan literaturan parolmanieron. Olga dubas inter sia amanto, kiun ŝi plue amas, sed kun kiu ŝi kverelas pro la aktoraferoj, kaj sia iompostioma altiro por la juna Pablo, kiu finfine atingas sian celon, sed post tiom da imagitaj amaferoj, oni ne certas pri la nivelo sur kiu oni sekvas, ĉu en la realo aŭ en la fikcio.
Geaktoraro kaj roluloj
- Gabino Diego ... Pablo
- Marisa Paredes ... Olga
- Imanol Arias ... Doria
- Clara Sanchis ... Rubia Angelical
- Ana Álvarez ... Oscura
- Laura Bayonas ... Laura
- Sara Sanders ... Aida
- Paula Soldevila ... Pilar