Tiliĉo

Tiliĉo
lago [+]

LandoNepalo

SituoDistrikto Manang
- alteco4 919 m [+]
- koordinatoj28° 41′ 0″ N, 83° 51′ 24″ O (mapo)28.68333333333383.856666666667Koordinatoj: 28° 41′ 0″ N, 83° 51′ 24″ O (mapo) [+]

Longo3,8 km (2.36 mi)
Larĝo1,6 km (0.99 mi)
Maksimuma profundo85 m
Akvokolektejo4,8 km² (480 ha) [+]
Areo4,8 km² (480 ha) [+]

Tiliĉo (Gandaki)
Tiliĉo (Gandaki)
DEC

Tiliĉo (Nepalo)
Tiliĉo (Nepalo)
DEC
Tiliĉo
Vikimedia Komunejo:  Tilicho Lake [+]
vdr
Lago Tiliĉo.

Tiliĉo estas lago en la distrikto Manang de Nepalo, je 55 kilometroj laŭ rekta linio el la urbo Pokhara. Ĝi estas situa je altitudo de 4,919 metroj en la Anapurna montaro de Himalajo kaj foje estis nomita pro sia grando la plej alta lago en la mondo, kvankam estas lagoj je pli alta altitudo eĉ en Nepalo, kaj pli grandaj, pli altaj lagoj en Tibeto.[1] Alia fonto listigas la altitudon de la lago Tiliĉo kiel 4,949 metroj.[2] La lago Tiliĉo laŭ tio estus la plej alta lago en la mondo kun altitudo de 4,949 m super marnivelo.[3] Laŭ la Nepala Departamento de Hidrologio kaj Meteologio (2003), neniu akva organismo estis registrita en la lago.

La lago Tiliĉo estas destinejo de unu el la plej popularaj lokoj de la Anapurna Cirkvito por piedirado. Tiu cirkvito postulas aldonajn 3–4 tagojn. Kampado ne estas postulita, ĉar novaj loĝejoj estis konstruitaj inter Manang kaj la lago. La fina alproksimiĝo al la lago estas farita en unutaga piedirado el la loĝejo de la Tiliĉa Baza Kampo.

La lago Tiliĉo estas loko de unu el la plej altaltitudaj subnaĝado. Rusa subnaĝa teamo, konsistanta el Andrei Andrjuŝin, Denis Bakin, kaj Maksim Gresko, realigis subnaĝadon en la lago en 2000.[2]

28° 41′ 30″ N 83° 51′ 10″ O / 28.69167 °N, 83.85278 °O / 28.69167; 83.85278 (mapo)

Notoj

  1. "Tilicho Lake Trek". fairstepstours.com. Arkivita el la originalo la 30an de aprilo, 2006. Alirita la 22an de aŭgusto 2020.
  2. 2,0 2,1 "The Highest Lake in the World". Arkivigite je 2007-08-24 per la retarkivo Wayback Machine highestlake.com. Alirita la 22an de aŭgusto 2020.
  3. Nepal Photo: Lake Tilicho is World's highest altitude lake situated at an altitude of 4,949m from sea level Alirita la 22an de aŭgusto 2020.