Triangulo (aŭ trilatero) estas geometria figuro kiu ekestas kunligante per strekoj tri punktojn. Tiuj ĉi tri punktoj, nomataj verticoj aŭ angulpunktoj, ne povas kunesti sur unu rekta linio. La strekoj, kiuj kunligas la punktojn, nomiĝas lateroj.
Obtuzangula triangulo: unu el la anguloj estas pli granda ol 90 gradoj.
Izocela triangulo: du anguloj estas egalaj unu al la alia, tiam ankaŭ du lateroj (kontraŭaj al ĉi tiuj anguloj) estas egalaj unu al la alia.
Egallatera triangulo: ĉi tri anguloj estas egalaj unu al la aliaj kaj egalaj al 60 gradoj, tiam ankaŭ ĉiuj tri lateroj estas egalaj unu al la alia. Egallatera triangulo sekve estas izocela kaj akutangula. Egallatera triangulo estas regula plurlatero.