Ú
Ú, ú (u kun dekstra korno) estas litero de la latina alfabeto uzata en la ĉeĥa, feroa, hungara, islanda kaj slovaka lingvoj. Krome ĝi aperas en la hispana, irlanda, itala, nederlanda, okcitana, portugala kaj vjetnama lingvoj kaj en la pinjino kiel variaĵo de la litero u.

Uzo en diversaj alfabetoj
Ĉeĥa
En la ĉeĥa alfabeto la litero ú estas 34-a kaj esprimas la sonon /uː/. Ĝi povas aperi nur kiel unua litero de vorto. Tio ne rilatas al kunmetitaj vortoj; ekzemple trojúhelník (triangulo), derivita de tři (tri) kaj úhel (angulo).
Ĉina
En pinjino ú esprimas vokalon de dua tono.
Feroa
Ú estas 24-a litero de la feroa alfabeto, kie povas esprimi jenajn sonojn:
- mallongajn [ʏ], ekzemple krúss [kɹʏsː] (kruĉo, kaftaso);
- mallongajn [ɪ] antaŭ /ɡv/, ekzemple kúgv [kɪɡv] (bovino), sed ankaŭ en brúdleyp [bɹɪdlɛip] (geedziĝaj);
- longajn diftongojn [ʉu], ekzemple úti [ʉuːtɪ] (ekster), hús [hʉuːs] (domo), jú [jʉuː] (sed).
Hispana, kataluna kaj portugala
Ú estas uzata kiel akcentata u, kiam la akcento ne estas laŭregula.
Hungara
En la hungara alfabeto ú estas 36-a kaj esprimas la sonon /uː/ (longan u).
Islanda
En la islanda alfabeto ú estas 25-a kaj esprimas la sonon /u/ (ordinaran u).
Slovaka
En la slovaka alfabeto ú estas 39-a kaj esprimas la sonon /uː/.
Kodigo
| Grafemo | HTML | Unikodo | TeX |
|---|---|---|---|
| Ú | Ú | U+00DA | \acute U
|
| ú | ú | U+00FA | \acute u
|