Valdeavellano de Tera
Valdeavellano de Tera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42165 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 218 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 57′ N, 2° 35′ U (mapo)41.9425-2.575Koordinatoj: 41° 57′ N, 2° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 139 m [+] | ||
Areo | 19,46 km² (1 946 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdeavellano de Tera [+] | |||
Valdeavellano de Tera [baldeabeLJAno deTEra] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, funkcianta kiel centro de la komarko El Valle y La Vega Cintora. La loknomo Valdeavellano signifas en la hispana Valo de avelarbo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 204 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 520 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 29 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera, okupanta 1 995 hektarojn, nome 100% de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 1 995 hektarojn, nome 100% de la teritorio.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo.