Veľké Bierovce
Veľké Bierovce, hungare Nagybiróc [madjbirOc], germane Grossbirowitz estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Veľké, nagy kaj gross signifas: granda.

Veľké Bierovce | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Slovakio ![]() | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Trenčín | ||
Poŝtkodo | 913 11 | ||
Aŭtokodo | TN | ||
Telefonkodo | ++421-32-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 634 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 144 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°51′00″N 17°59′00″O / 48.85°N, 17.983333°O (mapo) Koordinatoj: 48°51′00″N 17°59′00″O / 48.85°N, 17.983333°O (mapo) | ||
Alto | 200 m s.m. | ||
Areo | 5 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Situo
Veľké Bierovce situas laŭ maldekstra bordo de Váh, fine de tre mallonga sakovojo, ĉefvojo, aŭtovojo kaj fervojo estas proksime. Trenčín troviĝas je 8 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1300 tiam apartenanta al fortikaĵo de Trencsén. En 1828 loĝis tie 391 vilaĝanoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagybiróc 368 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Veľké Bierovce 598 homoj, (595 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio