Vršatské Podhradie
Vršatské Podhradie | ||
hungare: Oroszlánkő, germane: Löwenstein | ||
municipo | ||
Vršatské Podhradie
| ||
|
||
Oficiala nomo: Vršatské Podhradie | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trenčín | |
Distrikto | Distrikto Ilava | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Montaro | Blankaj Karpatoj | |
Konata loko | Vršatec burgo | |
Situo | Vršatské Podhradie | |
- alteco | 659 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 04′ 00″ N 18° 09′ 00″ O / 49.06667 °N, 18.15000 °O (mapo) | |
Areo | 13,4306 km² (1 343,06 ha) | |
Loĝantaro | 243 (31.12.2010) | |
Denseco | 18,09 loĝ./km² | |
Orogenenezo montariĝo |
Rokoj de Vršatec | |
Unua skribmencio | 1439 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 018 52 | |
Telefona antaŭkodo | +421 42 | |
Aŭtokodoj | IL | |
NUTS | 557625 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| ||
Vikimedia Komunejo: Vršatské Podhradie | ||
Retpaĝo: www | ||
Portalo pri Slovakio |
Vršatské Podhradie (hungare Oroszlánkő [oroslAnkO], germane Löwenstein) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historiaj loknomoj estis hungare Oroszlánkő-Pohrágy, slovake Oršovské Podhradie.
Situo
Vršatské Podhradie situas laŭ la ĉeĥa landlimo, fine de longa sakovojo. Ilava troviĝas je 10 km.
Historio
Vilaĝo
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. En la 9-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1439 en formo "Podhraghye", en 1475 en hungara formo "Warallya". En 1784 loĝis tie 323 vilaĝanoj (50 familioj) en 44 domoj, en 1828 578 vilaĝanoj en 51 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Oroszlánkő 438 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Ilava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1962 incendio okazis. En 2001 vivis en Vršatské Podhradie 258 homoj, (256 slovakoj).
Burgo
La fortikaĵo konstruiĝis en la 13-a jarcento. La unua mencio okazis en 1348 laŭ tiama hungara ortografio "Orozlankw". En 1680 Emeriko Thököly okupis ĝin. En 1708 la Habsburgoj akiris kaj malkonstruis ĝin. Poste la fortikaĵo neniam rekonstruiĝis.
Vidindaĵoj
- ruino de burgo sur montopinto 925 m alta