Zell (Mozelo)
Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo kaj urbo en subŝtato Rejnlando-Palatinato. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Zell. |
Zell | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Cochem-Zell | |||||
Komunumaro | Verbandsgemeinde Zell (Mosel) | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06542 | |||||
Poŝtkodo | 56856 | |||||
Aŭtomobila kodo | COC | |||||
Oficiala Municipokodo | 07135092 | |||||
Subdivido | 5 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Hans Schwarz | |||||
Partio de komunumestro | CDU, oficanta ekde 2009 | |||||
Adreso de la administrejo | Corray 1 56856 Zell (Mosel) | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 4107 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 2′ N, 7° 11′ O (mapo)50.0263888888897.1836111111111Koordinatoj: 50° 2′ N, 7° 11′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 100 m | |||||
Areo | 44,98 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.zell-mosel.com | |||||
Zell estas komunumo kun la rajto nomi sin "urbo" en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Cochem-Zell de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 4 107 loĝantojn. Zell estas ŝtate agnoskita ripozloko kaj meza centro, kiu estas sidejo de administra komunumaro zorganta pri civitanaj servoj ankaŭ por 23 pliaj ĉirkaŭaj komunumoj.
Geografio
Geografia situo
Zell ĉe Mozelo situas preskaŭ samdistance je unu aŭtohoro kaj de Koblenco kaj de Treviro. La najbara urbo direkte al Koblenco estas Cochem, la najbaraj urboj direkte al Treviro estas Traben-Trarbach kaj Bernkastel-Kues. La apudriveraj urbopartoj Altstadt, Kaimt kaj Merl situas 100 m super marnivelo en impona meandro aŭ buklo de la rivero. La loka esprimo pro tiu buklo estas Zeller Hamm.
Urbopartoj
Al la komunumo Zell (Mosel) apartenas dekstre de la Mozelo la malnova urbo (Altstadt), la urboparto Merl kaj sur monto en Hunsruko la malgranda urboparto Althaus. Okcidente de la Mozelo situas la urbopartoj Kaimt kaj Barl.
Historio
Zell estas romia setlejo de post la jaro 70 de nia erao. La urboparto Kaimt estas menciita en 732/33 unuafoje en dokumento. En 1222 Zell ricevis la urborajton. Ekde 1332 Zell estis elekttrevira (kurtrierische) urbo kaj ĝis 1794 ĝi estis kurtrierischer Oberamtssitz (elekt-trevira sidejo de regado). En 1794 la urbo kaj la tuta trevira regiono fariĝis francaj, en 1815 la Viena Kongreso donis la urbon al la reĝlando Prusio. En la jaroj 1848 kaj 1857 incendioj detruis grandajn partojn de la malnova urbo. Ekde 1946 la urbo estas parto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝis 1969 Zell estis ĉefurbo de samnoma distrikto Zell. La distrikto kunfandiĝis al distrikto distrikto Cochem-Zell kun Cochem kiel ĉefurbo.
Politiko
Urba konsilantaro
La urba konsilantaro konsistas el 20 membroj. Prezidas volontula urbestro.
Divido de la seĝoj en la konsilantaro de Zell
SPD | CDU | liberaj | sume | |
2014 | 4 | 11 | 5 | 20 seĝoj |
2009 | 4 | 11 | 5 | 20 seĝoj |
2004 | 4 | 11 | 5 | 20 seĝoj |
Urbestro
Ekde 2009 Hans Schwarz (CDU) estas urbestro de la urbo Zell (Mosel).
Blazono
-
malgranda blazono -
granda blazono -
blazono de la komunumaro
La ruĝa kruco simbolas la historiajn rilatojn de Zell al la Treviraj arĥiepiskopoj kaj treviraj princelektistoj.
La kruco ankaŭ videblas en la blazono de la komunumaro Zell. Tie sube tri arĝentaj leonoj kun oraj kronoj sur ruĝa fono montras la ligon al la historia urboparto Merl. La ŝlosiloj estas simbolo de Sankta Petro, la patrono de la urbo Zell. Ankaŭ sur la monto Petersberg (hodiaŭ Marienburg iam staris preĝejo konsekrita je Sankta Petro.
Ĝemeliĝo
Religio
La plej granda parto de la popolo estas rom-katolika. Je la dua rango estas la evangelia kredo.
Ekonomio
Vinkultivado
Zell estas kun 331 hektaroj da vitejoj post Piesport (413 hektaroj) la dua plej granda viteja komunumo de la vinregiono Mozelo. Laŭtradicie oni kreskigas ĉi-tie la vitspecon Riesling. Eksterregiona konateco havas la vinareon Zeller Schwarze Katz.
Industrio
La plej granda labordonanto en Zell estas la firmao Zeller Plastik (ZP). ZP estas grava injektgisejo por plastikaj fermilo kaj pakumaj elementoj. Ĝi estas membro de grupo Global Closure Systems, mondvasta reto de plastikprilaborantaj entreprenoj.
Komerco kaj metioj
En la surmonta urboparto Barl troviĝas multaj grandsurfacaj podetalaj entreprenoj. Ankaŭ multaj mezgrandaj komercaj entreprenoj kaj metiejoj
Publikaj Instalaĵoj
Oficejoj
Administrejo de la subdistrikto, financoficejo Simmern-Zell.
Klerigaj Institucioj
Bazlernejo "Boos-von-Waldeck Grundschule" , ĉefa lernejo, reallernejo, Mosel-Hamm-lernejo (Subtenlernejo por infanoj kun lernproblemoj), IGS Zell (komuna lernejo kun gimnazia supera ŝtupo).
Trafiko
Konekto kun la reto de Germana Fervojo kaj ties IC-trajnoj en 7 km fora stacidomo Bullay. La stacidomo estas ĉe la IC-linio Koblenco – Treviro/Luksemburgo. Kruco de la federaciaj stratoj B53 kaj B421 en Zell.
libertempaj okupoj kaj turismo
libertempaj kaj sportinstalaĵoj
eventbanejo, sportstadiono, remista klubejo, tenisludejo, minigolfejo, boŭlo-centro, kampadejo, parkumejo por loĝkamionoj, grimppado Collis.
Migrado
La panorama turo sur la monto Prinzenkopf [PRINcnkopf] donas ĉiudirektan elrigardon sur la urbopartoj de Zell sur Pünderich, Bullay kaj Marienburg.
Kulturo kaj Vidindaĵoj
Teatro
Teatra grupo „Kätz“
Muzeo
Komunuma muzeo en la urbodomo kun multaj eksponatoj el la urba historio, vinkultovado kaj tradiciaj metioj.
Konstruaĵoj
Preĝejoj
-
kirko Sankta Petro
-
turo de la luterana kirko
Lingvo
La tiel nomata Zeller Platt estas la loka lingvo de la loĝantoj. Tiu germana dialekto apartenas al la mozelfranka dialektaro de la germana lingvo. La dialekto varias de vilaĝ' al vilaĝo precipe en la leksiko. Kvankam la homoj nomas sian lingvon "Platt" ĝi ne estas dialekto de la platdiĉa sed de la mezgermana dialektaro.
Esperanto en Zell (Mozelo)
Super la urbeto Zell troviĝas la kastelo Marienburg, en kiu plurfoje okazis esperantaj aranĝoj, i.a. la 3-a Novjara Renkontiĝo dum la jarŝanĝo 2004/2005. Sur Marienburg (junularklerigejo de la diocezo Treviro) okazas ekde 2005 la kultura semajnfino de Esperanto-RLP, la Mozellanda Esperanto-Semajnfino (MES). Marienburg ankaŭ estis la deirpunkto de la 3a kaj 4a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA) kiu okazis en 2013 kaj 2014.
Literaturo
- Alfons Friderichs, Karl Josef Gilles: Zell an der Mosel mit Kaimt und Merl (Rheinische Kunststätten, Heft 1/1975). Köln 1975
- Alfons Friderichs: Das Wappen der Stadt Zell. In: Zeller Heimatheft, 1/1979, Seite 38/40
- Karl Josef Gilles: Geschichte der Stadt Zell-Mosel. Trier 1997
- Alfons Friderichs, Das Adelsgeschlecht v. Zell, in: Persönlichkeiten des Kreises Cochem-Zell". Trier 2004, 393/4 u. a.
- Alfons Friderichs; Karl Josef Gilles: Zell an der Mosel mit Kaimt und Merl. Rheinische Kunststätten Nr. 179. ISBN 3-88094-011-8
- Otto H. Schröter: Das Rathaus von Zell/Mosel. Rhein-Mosel-Verlag 2005. ISBN 3-89801-308-1
- Alfons Friderichs, „Zell an der Straße der Römer“, in: HBRZ Mai und Aug. 2007