Álftanes ['aul̥taˌnɛːs] estis ĝis la 31-a de decembro 2012 unu el la komunumoj en Islando. Ĝi situas proksime de Rejkjaviko sur la samnoma duoninsulo. La nomo signifas Cigna duoninsulo. Sur Álftanes troviĝas Bessastaðir, la nuntempa ejo de la islanda prezidanto, sed dum la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento ejo de la plej alta lernejo de Islando. Ekde 2013 Álftanes estas parto de Garðabær[1].