Žakovce
Žakovce | |
hungare: Izsákfalva, germane: Eisdorf | |
municipo | |
Oficiala nomo: Žakovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Kežmarok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Rivero | Žakovský potok |
Situo | Žakovce |
- alteco | 671 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 05′ 01″ N 20° 23′ 52″ O / 49.08361 °N, 20.39778 °O (mapo) |
Areo | 16,0314 km² (1 603,14 ha) |
Loĝantaro | 856 (31.12.2011) |
Denseco | 53,4 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1209 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 059 73 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | KK |
NUTS | 524123 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Žakovce | |
Retpaĝo: www.zakovce.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Žakovce [ĵakovce], (hungare Izsákfalva [iĵAkfalva], germane Eisdorf) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Žakovce situas laŭ traira flankovojo. Kežmarok troviĝas je 7 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1209 en formo "Isaac". Post invado de la tataroj en 1241 saksoj refondis la vilaĝon, kiuj minadis kupron kaj hidrargon. En 1412 la minvilaĝo estis hipotekita al Pollando. En 1787 587 vilaĝanoj loĝis en 70 domoj, en 1828 718 vilaĝanoj loĝis en 99 domoj. Ĝis 1892 la oficiala hungara loknomo estis Zsákóc, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Izsákfalva 596 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Kežmarok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post 1945 la germanoj deportiĝis al Germanio. En 2001 vivis en Žakovce 614 homoj, (595 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao, en la 18-a jarcento ĝi barokiĝis
- luterana preĝejo de 1793
- kastelo en la 18-a jarcento