Vagrinec
Vagrinec | ||
hungare: Felsővargony, rutene: Ваґрінець | ||
municipo | ||
Vido al Vagrinec
| ||
|
||
Oficiala nomo: Vagrinec | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Svidník | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Ŝariŝo | |
Situo | Vagrinec | |
- alteco | 269 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 18′ 47″ N 21° 37′ 43″ O / 49.31306 °N, 21.62861 °O (mapo) | |
Areo | 5,53 km² (553 ha) | |
Loĝantaro | 129 (31.12.2011) | |
Denseco | 23,33 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1548 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 090 03 | |
Telefona antaŭkodo | +421-54 | |
Aŭtokodoj | SK | |
NUTS | 527947 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Vagrinec | ||
Retpaĝo: www | ||
Portalo pri Slovakio |
Vagrinec, hungare Felsővargony [felŝOvargonj] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Situo
Vagrinec situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Svidník troviĝas je 7 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1548 en formo "Wagrinecz". En 1720 3 familioj pagis impostojn. En 1787 116 vilaĝanoj loĝis en 16 domoj, en 1828 207 vilaĝanoj en 25 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Vagrinyecz, poste ĝi ricevis parte hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsővargony 199 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Felsővízköz, poste kiel Vagrinec al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 pro la bataladoj la vilaĝo parte ruiniĝis. En 2001 vivis en Vagrinec 134 homoj, (104 slovakoj, 30 rutenoj).
Vidindaĵoj
- grekokatolika novklasikisma preĝejo de 1858
- ligna sonorilostablo el la 19-a jarcento