Kapušany
Kapušany | |
hungare: Kapi, germane: Kapp | |
municipo | |
Kapušany
| |
|
|
Oficiala nomo: Kapušany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Prešov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Konata loko | Kapušany burgo |
Riveroj | Ladianka, Sekčov |
Situo | Kapušany |
- alteco | 279 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 02′ 37″ N 21° 20′ 00″ O / 49.04361 °N, 21.33333 °O (mapo) |
Areo | 11,309 km² (1 130,9 ha) |
Loĝantaro | 2 124 (31.12.2010) |
Denseco | 187,82 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1248 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 12 |
Tel. prefikso | +421-51 |
Aŭtokodoj | PO |
NUTS | 524620 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Kapušany | |
Retpaĝo: www.kapusany.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Kapušany, hungare Kapi, germane Kapp estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Kapušany situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vranov nad Topľou-Prešov. La lasta urbo troviĝas je 8 km.
Historio
Vilaĝo
La plej frue jam en la frua ŝtonepoko tiu loko estis loĝata. La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1248 laŭ tiama hungara ortografio "Kapy", kiu iĝis kampurbo en 1418. En 1427 65 familioj pagis impostojn. En 1786 628 vilaĝanoj loĝis en 94 domoj, en 1828 946 vilaĝanoj en 139 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kapi 784 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Eperjes, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1971-1990 la municipo funkciis en Prešov. En 2001 vivis en Kapušany 2044 homoj, (1970 slovakoj).
Burgo
Supozeble la unua burgo konstruiĝis jam antaŭ dominado de hungaroj. Karlo la 1-a okupis kaj detruis la pli novan fortikaĵon en 1315. En 1410 nova fortikaĵo konstruiĝis, kiun la husanoj okupiĝis en 1444, baldaŭe Emeriko Thököly en 1685. En 1715 la Habsburgoj detruis ĝin.
Vidindaĵoj
- Burgo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1789, post jardeko rekonstruita
- kastelo el la 18-a jarcento
- ruino de la fortikaĵo
Famuloj
En la iama Kapi naskiĝis hungara jezuito, misiisto Gábor Kapi.